Mondaj vortoj
Pandunia estas egale monda lingvo. Internaciaj vortoj estas pruntita el ĉiuj partoj de la mondo al Pandunia. Ili estas adaptitaj al la prononcaj kaj skribaj sistemoj de Pandunia. Nur unu baza vorto estas pruntita kaj aldonaj vortoj estas kunmetitaj laŭ regulo 10.
Prononco kaj skribado
Ĉiu vorto elparoliĝas kiel ĝi skribiĝas. Neniu litero estas silenta.
Nur minusklaj literoj estas necesaj.
Akcento
La akcento estas sur la silabo, kiu estas antaŭ la lasta konsonanto.
Vortklasaj markiloj
Pandunia vortoj fariĝas de radiko kaj vortklasa markilo. La vortklasaj markiloj estas vokalaj finaĵoj, kiuj klare montras la vortklason de la vorto: adjektivoj finiĝas per -i, adverboj per -o, verboj per -a kaj -u, kaj substantivoj per -e aŭ iu alia litero.
Ĉi tiu regula kaj efika sistemo estas ŝlosila faranto de la gramatika klareco de Pandunia, ĉar ĝi ebligas facilan derivadon de novaj vortoj el ununura radikvorto.
Pronomoj
La personaj pronomoj estas:
me
‘mi’,
tu
‘vi (ununombre)’,
ho
‘ĝi, li aŭ ŝi’,
memen
‘ni’,
tumen
‘vi (multenombre)’,
homen
‘ili’.
La posedaj pronomoj estas:
me di ~ mi
‘mia’,
tu di ~ ti
‘via’,
ho di ~ hi
‘ĝia, lia aŭ ŝia’,
memen di
‘nia’,
tumen di
‘via’,
homen di
‘ilia’.
La demandaj pronomoj estas:
que
‘kio’,
qui jan
‘kiu’,
que di ~ qui jan di
‘kies’.
Substantivoj
Substantivoj ne havas deviga finaĵo, sed ili kutime finiĝas per -e, -ia aŭ konsonanto. Ili ŝanĝiĝas nek laŭ nombro nek laŭ genro. Nature, ili estas nek virgenraj, nek ingenraj, nek ununombraj, nek multnombraj.
Nombrovortoj
La kvantaj nombrovortoj estas:
0 nil, 1 un, 2 du, 3 tri, 4 char, 5 pen, 6 luk,
7 set, 8 bat, 9 nau, 10 des.
Pli grandaj ol dek:
11 des un, 12 des du, 13 des tri,
ktp.
Dekoj:
20 du des, 30 tri des, 40 char des,
ktp.
Centoj:
100 un cent, 200 du cent, 300 tri cent,
ktp.
Miloj:
1000 un kil, 2000 du kil, 3000 tri kil,
ktp.
Kvantaj nombrovortoj iĝas ordaj kiam ili estas metita post la substantivo.
parte un
– la unua parto
parte du
– la dua parto
parte tri
– la tria parto
ktp.
Adjektivoj
Adjektivoj finiĝas per -i, kaj ili antaŭas la vorton, kiun ili modifas.
rapi loge
‘rapida parolo’
Adverboj
Adverboj finiĝas per -o, kaj ili modifas verbojn, adjektivojn kaj aliaj adverbojn. Ili antaŭas la vorton, kiun ili modifas.
multo rapi loge
‘tre rapida parolo’
tu rapo loga.
‘Vi rapide parolas.’
Verboj
Progresaj verboj finiĝas per -a kaj uzas la vortordon subjekto–verbo–objekto.
me yama aple.
‘Mi manĝas pomojn.’
Regresaj verboj finiĝas per -u kaj uzas la vortordon objekto–verbo–subjekto.
aple yamu.
‘Pomoj estas manĝata.’
Vortordo
La normalaj vortordoj estas subjekto–verbo–objekto (SVO) kaj subjekto–objekto–verbo (SOV). La sama ordo estas uzata kaj en deklaroj kaj en demandoj.
La objekto de transitiva verbo povas roli kiel la subjekto de sekvanta verbo en la frazo. Tia strukturo nomiĝas la “ĉarnira strukturo”.
me pleza tu loga pandunia.
‘Mi petas vin (por) paroli pandunion.’
Eblas forigi pronomon kiam ĝia senco estas evidenta.
me qua tu basha pandunia? → qua tu basha pandunia?
‘Ĉu vi parolas panlingvon?’
me pleza tu loga klaro. → pleza loga klaro.
‘Bonvolu paroli klare.’
Vortfarado
En Pandunia, vortoj estas ŝanĝita nur kiam ilia signifo ŝanĝiĝas. Vortoj neniam ŝanĝiĝas por indiki gramatikaĵojn (escepte de la du verbfinaĵoj).
Oni povas krei novajn vortojn kunmetante aliajn vortojn. La ĉefa vorto ĉiam staras je la fino. Liga vokalo -o- estas metita en centron.
hur- ‘libero’ + ist- ‘subtenanto’ → huriste ‘liberalisto’
poste ‘poŝto’ + sinduk ‘kesto’ → postosinduk ‘leterkesto’