pandunia

Adjektivoj

Adjektivo estas vorto, kiu priskribas econ de alia vorto. En pandunio, adjektivoj antaŭas la substantivon kiun ili modifas. En pandunio, plejaj adjektivoj finiĝas je -i.

Modifante substantivon

novi gar – nova aŭto rapi gar – rapida aŭto
dayi mez – granda tablo
gavi mez – alta tablo
boni kurse – bona seĝo

Du aŭ pli da adjektivoj povas modifi la saman vorton.

leti novi gar – malgranda nova aŭto

Predikativa uzo

Kiam modifovorto sekvas substantivon, ĝi rolas kvazaŭ kiel verbo, kiu indikas staton. Tio estas, kiel adjektivaj verboj en Esperanto.

gar – novi. – La aŭto novas.
gar sa novi. La aŭto estas nova.
bagre – rapi. – Tigro rapidas.
bagre sa rapi. Tigro estas rapida.

Kompreneble, eblas ke modifovortoj aperu je ambaŭ flankoj de substantivo.

novi gar – rapi. – Nova aŭto rapidas.
novi gar sa rapi. – Novaj aŭto estas rapidaj.

Komparoj

Modifovortoj povas esti komparataj.

max (‘pli’) signifas komparo de plieco
maxim (‘la plej’) signifas komparo de plejeco
min (‘malpli’) signifas komparo de malplieco
minim (‘malplej’) signifas komparo de malplejeco
par (‘same, egale’) signifas komparo de sameco

Partiklo ka rilatas komparvortoj al la fonto de komparo.

aple sa max boni ka aranje. – Pomoj estas pli bonaj ol oranĝoj.
aranje sa min boni ka aple. – Oranĝoj estas malpli bonaj ol pomoj. tu loga par bono ka mi. – Vi parolas same bone kiel mi.

Finaĵo de adjektivoj

Finaĵo de adjektivoj estas -i normale. La finaĵo estas ĉiam uzata je vortoj derivitaj el verboj kaj substantivoj. Ekz. logi ‘parola’, suki ‘feliĉa’, kitabi ‘skriba’.