Pandunio uzas la bazan latinan alfabeton. Jen la pandunia alfabeto kaj prononco laŭ Internacia Fonetika Alfabeto (IFA).
| Pandunia | IPA |
|---|---|
| A | a |
| B | b |
| Ch | tʃ |
| D | d |
| E | e |
| F | f |
| G | g |
| H | h (x) |
| I | i |
| J | dʒ |
| K | kʰ |
| L | l |
| M | m |
| N | n (ŋ) |
| P | pʰ |
| O | o |
| R | r (ɹ) |
| S | s |
| Sh | ʃ |
| T | tʰ |
| U | u |
| V | w (ʋ v) |
| Y | j |
| Z | z (dz) |
En pandunio ĉiu litero reprezentas ĉiam unu saman sonon. Ne estas sensonaj literoj.
La tuta fonemaro de Pandunia estas en la suba tabelo.
| Lipa | Alveola | Palata | Vela | Glota | |
|---|---|---|---|---|---|
| Plozivo | b p | t d | ch j | k g | |
| Frikativo | f | s z | sh | h | |
| Naza | m | n | ng | ||
| Lateralo | l | ||||
| Trilo | r | ||||
| Duonvokaloj | v | y | |||
| Malvastaj vokaloj | u | i | |||
| Duonvastaj vokaloj | o | e | |||
| Vastaj vokaloj | a | ||||
| Malantaŭa | Centra | Antaŭa |
Pandunio havas kvin vokalojn. Ili estas prononcitaj kiel en Esperanto.
Pandunia enhavas 19 konsonantojn.
Pandunia havas ankaŭ aldonajn literojn kaj literkunmetaĵojn, kiujn oni povas uzi nur en eksteraj vortoj, kiuj ne apartenal al la normala vortaro de Pandunia, ekz. nomoj de lokoj, homoj kaj lokaj aĵoj
La aldonaj literoj kaj literduopoj estas uzataj nur loke. Ilia funkcio estas helpi transskribi nomoj en lokaj lingvoj en la globan lingvon tiel, ke lokaj homoj povas rekoni ilin. Se vi ne scias kiel prononci aldonajn sonojn, tio ne estas problemo. La literoj c, q kaj w eblas esti prononcita same kiel ch, k kaj v, kaj la literduopoj eblas esti prononcita kiel la baza litero sen h. Ekzemple, oni povas prononci zh simple kiel z en la simpligita internacia akcento.
Ekzemple, la nomo de la ĉefurbo de Grekujo estas “Αθήνα” /aθina/ en la loka lingvo, la greka. En Pandunia tiu nomo estas skribita “Athina”. Oni povas prononci ĝin aŭ /aθina/ (kiel greke) aŭ /atina/ (en la simpligita internacia akcento).
Pliaj ekzemploj:
Khartum Ĥartumo (la ĉefurbo de Sudano)
Rhone Rodano (riverego “Rhône” en Francujo kaj Svislando)
La akcento estas je la vokalo antaŭ la lasta konsonanto.
dunia /dúnia/, arabia /arábia/
dunia es vi se mei planeta.
/dúnia és ví se méi planéta./
mi vol loge komun bashe, da es pandunia.
/mí vól lóge komún báshe, dá és pandúnia./
Pandunion oni normale skribas per minusklaj literoj. Majusklajn literojn eblas uzi komence de frazoj kaj nomoj, ekzemlpe de personoj aŭ lokoj, sed tio ne esta deviga.
Minuskloj ne estas necesaj, pro tri kialoj:
Noto: Ne estas erare, uzi majusklojn. Foje oni faras tion por kutimo en aliaj lingvoj. Sed majuskloj estas ne-necesaj kaj ne-rekomendataj.
En pandunio majusklojn oni uzas en la internaciaj normaj akronimoj kaj simboloj, ekzemple: 10 Mb (des megobite), 100 Gb (hon gigobite), 2 mm (dul milometre), 1 kJ (un kilojul).
[-] Eblas dividi vortoj per streketo inter la elparolataj silaboj. Ekzemple: ka-fe, yu-mor, pos-te.
[.] Ĉiaj frazoj povas finiĝi per punkto.
[?] Demandoj povas finiĝi per demando-signo anstataŭ punkto.
[!] Kri-signo montras laŭton aŭ emfazon.
[…] Tripunkto montras nefinitan frazon aŭ necertecon.
[:] Dupunkto montras komencon de klarigo aŭ listo.
[,] Komo indikas etan paŭzon aŭ apartigo inter listeroj.
En neformalaj tekstoj, miensimboloj kaj emoĝioj povas uziĝi por montri humoron. Ekzemple :) montras feliĉon kaj :( montras malfeliĉon.
mi visi tu :)
= Mi vidas vin.
tu no visi mi :(
= Vi ne vidas min.
La plej ofta vorto-strukturo estas KVKV, kie K estas konsonanto kaj V estas vokalo.
La plej malfacila vorto estas KLVKKVK, kie L estas likva konsonanto (l aŭ r). Ekzemple kristal estas tia vorto.
Komencaj konsonantoj povas esti nur jenaj:
La permesitaj vorto-finaj konsonantoj estas: f, h, l, m, n, ng, r, s, x, v, y