pandunia

Vortfarado

Nulderivado por ŝanĝi la vortotipon

Oni povas ŝanĝi la finaĵon por krei pliajn facilajn vortojn. Tio similas al Esperanto, kun kelkaj diferencoj.

En Esperanto, normalaj radikoj povas esti a/e-bazaj, o-bazaj kaj i-bazaj. (Tiu informo konsulteblas en bonaj vortaroj.) En panlingvo, vortoj ne havas bazan vortotipon.

loga ‘diri
logu ‘esti dirata (de) / diriĝi
logi ‘dira
logo ‘dire
loge ‘diro

nova ‘novigi’
novu ‘esti novigita (de) ~ noviĝi’
novi ‘nova’
novo ‘nove’
nove ‘novo / novaĵo’

Kiam modifilo-vorto iĝas a-fina verbo, la signifo estas igi kiel la modifilo.

novi ‘nova’ → nova ‘novigi’ (pensi ke ĉiuj verboj estas transitivaj helpas memori)
sa novi ‘novi ~ esti nova’

Kiam verbo iĝas substantivo, la signifo estas la produktaĵo de la ago.

kitaba ‘skribi’ → kitabe ‘skribaĵo
kitabion ‘skribo ~ skribado’

Afiksoj

Afiksoj, t.e. prefiksoj kaj sufiksoj, estas utilaj eroj de vortoj, kiuj estas ofte uzataj por konstrui novajn vortojn. Funkciado de afiksoj (prefiksoj kaj sufiksoj) similas al tiu de Esperanto. Ili permesas aktive konstrui novajn vortojn, el tiuj jam konataj.

Kelkaj sufiksoj havas du formojn, unu kiu komenciĝas per vokalo kaj unu kiu komenciĝas per konsonanto. La vokalkomenca formo estas uzata kiam la baza radiko aŭ vorto finiĝas per konsonanto. Sube ni metas la vokalkomencan sufikson -ion al radiko kiu finiĝas per konsonanto.

        dit-       'diri'
   +    -ion       'ado'
_____________
=     dition       'dirado'

La konsonantkomenca formo estas uzata kiam la baza radiko aŭ vorto finiĝas per vokalo. Sube ni metas la konsonantkomencan sufikson -tion al vorto kiu finiĝas per vokalo.

        safa       'purigi'
   +   -tion       'ado'
_____________
=   safation       'purigado'

Sufiksoj -ion kaj -tion estas alternativaj formoj de la sama baza sufikso, (t)ion, kiu nur enhavas forĵetebla komenca sono.

Alia sufikso kiu havas du formojn estas (o)krate. Ĝia vokalkomenca formo estas -okrate kaj ĝia konsonantkomenca formo estas -krate. Ĉifoje la forĵetebla sono estas vokalo (kaj ne konsonanto kiel en (t)ion).

Sube ni metas tiun sufikson al radiko, kiu finiĝas per konsonanto.

        deme      'popolo'
  + (o)krate      'reĝimo'
  +      -ia      'substantiva sufikso'
______________
=  demokratia     'demokratio, popola reĝimo'

Kaj sube ni metas tiun sufikson al radiko, kiu finiĝas per vokalo.

       media      'amasinformilo'
  + (o)krate      'reĝimo'
  +      -ia      'substantiva sufikso'
______________
= mediakratia     'amasinformila reĝimo'

Prefiksoj

a- ~ ad-

La prefikso a- signifas ke la ago kunportas la aganton kaj la agaton.

cepta ‘preni’ → acepta ‘ricevi, akcepti’
liga ‘ligi’ → aliga ‘alligi’

de- ~ dez-

La prefikso de- signifas ke la agado forigas ion.

liga ‘ligi’ → deliga ‘malligi’
duta ‘konduki’ → deduta ‘elkonduki’
parte ‘parto’ → departa ‘apartigi’
koda ‘kodi’ → dekoda ‘malkodi’
tapa ‘korki’ → detapa ‘malkorki’

dis-

La prefikso dis- signifas, ke aferoj moviĝas for en malsamaj aŭ pluraj direktoj, malkunen.

trata ‘tiri’ → distrata ‘distiri, distri’
turba ‘kirli’ → disturba ‘diskirli, konfuzi’

dus-

La prefikso dus- donas econ de malboneco al la bazvorto.

funtu ‘funkcii’ → dusfuntu ‘misfunkcii’
rupe ‘aspekto’ → dusrupi ‘aspekti malbona aŭ malbela’
forma ‘formi’ → dusforma ‘misformi’

en- ~ em-

La prefikso en- signifas ke la ago celas enen aŭ estas ene.

demi ‘popola’ → endemi ‘enpopola’
tena ‘teni’ → entena ‘enteni’

jeta ‘ŝpruci’ → enjeta ‘inŝpruci, injekti’
kluza ‘fermi’ → enkluza ‘enfermi, inkluzivi’ koda ‘kodigi’ → enkoda ‘enkodigi’
sirka ‘ĉirkaŭi’ → ensirka ‘enĉirkaŭi’

ex- ~ exo- ~ e-

La prefikso ex- signifas ke la ago celas eksteren.

kluza ‘fermi’ → exkluza ‘ekskluzivi’
cepta ‘preni’ → ecepta ‘preni eksteren, escepti’
jeta ‘ŝpruci’ → ejeta ‘ŝpruci eksteren’

in- ~ im-

La prefikso in- esprimas neadon aŭ senigon de la baza vorto.

deviste ‘teisto’ → indeviste ‘ateisto, sendiulo’
alkoli ‘alkohola’ → inalkoli ‘senalkohola’
homani ‘homa’ → inhomani ‘nehoma’
tabakiste ‘fumanto (de tabako)’ → intabakiste ‘nefumanto’
uzabli ‘uzebla’ → inuzabli ‘neuzebla’

kon- ~ kom- ~ ko-

La prefiksoj kon- kaj kom- signifas ke la afero estas farata kune.

tena ‘teni’ → kontena ‘kunteni’
struta ‘strukturi’ → konstruta ‘konstrui’
patia ‘sufero’ → kompatia ‘kunsufero, kompato’

pos-

La prefikso pos- esprimas ke io estas post en tempo aŭ ordo.

poza ‘meti’ → pospoza ‘postmeti’
prodution ‘produktado’ → posprodution ‘postproduktado’

pre-

La prefikso pre- esprimas ke io estas antaŭ en tempo aŭ ordo.

poza ‘meti’ → prepoza ‘antaŭmeti’
dita ‘diri’ → predita ‘antaŭdiri’
viza ‘vidi’ → previza ‘antaŭvidi’

re-

La prefikso re- signifas ‘veni aŭ meti denove en la saman lokon kiel antaŭe’.

aga ‘agi’ → reaga ‘reagi’
turna ‘turni’ → returna ‘returni, turni en la antaŭan direkton’
peya ‘pagi’ → repeya ‘repagi’

ri-

La prefikso ri- signifas ‘fari denove’.

forma ‘form’ → riforma ‘reformi’
natu ‘naski’ → rinatu ‘renaski’
pleya ‘ludi’ → ripleya ‘ludi denove’

sin- ~ sim-

La prefiksoj sin- ~ sim- signifas ‘sam-‘.

kroni ‘tempa’ → sinkroni ‘samtempa, sinkrona’
metria ‘mezurado’ → simmetria ‘sammezureco, simetrio’
patia ‘sento’ → simpatia ‘simila sento, simpatio’
mixa ‘miksi’ → simmixa ‘intermiksi’

ta- ~ tan-

La prefikso ta(n)- emfazas la ago kiel situacio.

fikra ‘pensi’ → tafikra ‘esti pensema pri’
xukra ‘danki’ → taxukra ‘esti dankema al’
slamu ‘subiĝi’ → taslam ‘subiĝo’

Sufiksoj

-aje

La sufikso -aje signifas aferon, kiu estas farita el aŭ ĉe la “materialo”, kiun la radiko montras.

bage ‘valizo’ → bagaje ‘bagaĝo’
kore ‘kerno, koro’ koraje ‘kuraĝo’
misa ‘sendi’ → misaje ‘sendaĵo, mesaĝo’
fase ‘fronto’ → fasaje ‘fasado’
limon ‘limono’ → limonaje ‘limonado’

-al ~ -ial

La sufikso -al esprimas ke ‘io apartenas al la afero esprimata de la radiko’.

fine ‘fino’ → final ‘finalo’
uneverse ‘universo’ → uneversali ‘universala’

Kiam -al estas metita sur radiko, kiu finiĝas per -ia, la sufiksoj kuniĝas al -ial.

dunia ‘mondo’ → duniali ‘monda’
imperia ‘imperio’ → imperiali ‘imperia’
nasia ‘nacio’ → nasiali ‘nacia’
socia ‘socio’ → sociali ‘socia, sociala’

-bli

La sufikso -bli esprimas, ke io estas ‘ebla’ aŭ ‘povas esti farata’.

viza ‘vidi’ → vizabli ‘videbla’
uza ‘uzi’ → uzabli ‘uzebla’

-er ~ -ter

La sufikso -(t)er esprimas ‘personon kiu okupiĝas pri io (eble profesie)’.

aga ‘agi’ → ager ‘aganto’
baka ‘baki’ → baker ‘bakisto’
lida ‘regi, estri’ → lider ‘resisto, estro’
filosofa ‘filozofi’ → filosofer ‘filozofo’
muskete ‘muskedo’ → musketer ‘muskedisto, musketero’
kase ‘kesto, kaso’ → kaser ‘kasisto’
komputa ‘komputi’ → komputer ‘komputilo’

-eria ~ -teria ~ ria

Ĉi tiu sufikso estas kombinaĵo de -(t)er + -ia. Ĝi siginifas ejon, kutime verkejon.

baka ‘baki’ → bakeria ‘bakejo’
perfume ‘parfumo’ → perfumeria ‘parfumejo’
enjener ‘inĝeniero’ → enjeneria ‘iĝenierejo, inĝenierio’

Malofte la sufikso tranĉiĝas al -ria.

piza ‘pico’ → pizaria ‘picejo, restoracio kiu vendas picojn’

-et ~ -let

La sufikso -(l)et esprimas ‘malgrandecon’.

pake ‘pako’ → paket ‘paketo’
kase ‘kesto’ → kaset ‘kasedo’
sigar ‘cigaro’ → sigaret ‘cigaredo’

-filia

La sufikso -filia signifas ‘eksternormala ŝato aŭ amo’.

baxe ‘lingvo’ → baxofilia ‘glosofilio, amo de lingvoj’
rusi ‘rusa’ → rusofilia ‘rusofilio’
tekne ‘tekniko’ → teknofilia ‘teknofilo, amo de tekniko’

-fobia

La sufikso -fobia signifas ‘eksternormala timo’.

arane ‘araneo’ → aranofobia ‘araknofobio’
pan ‘ĉioampleksanta’ → panfobia ‘panfobio, timo de ĉio’
rusofobia Rus ‘Rusio’ → rusofobia ‘rusofobio, timo aŭ malŝato de Rusio’

-ia ~ -ya

La sufikso -ia fundamente esprimas ‘kolekton de aferoj aŭ komunumon de personoj’ aŭ lokon kie ili estas kolektita.

nese ‘insulo’ → nesia ‘insularo’
lexe ‘vorto’ → lexia ‘vortaro’
homan ‘homo’ → homania ‘homaro’
Kriste ‘Kristo’ → kristia ‘kristanaro’
filsofe ‘filozofaĵo’ → filsofia ‘filozofio’

arabi ‘araba’ → Arabia ‘Arabio’
rusi ‘rusa’ → Rusia ‘Rusio’
turki ‘turka’ → turkia ‘Turkio’
Italia ‘Italio’
Asia ‘Azio’
Indonesia ‘Indonezio’

Oni povas uzi la saman sufikson iam en nomoj de ejoj.

sushi ‘suŝio’ → sushiya ‘suŝiejo, suŝia restoracio’

La sufikso -ia estas uzata en vortoj de sciencaj fakoj, kie ĝi signifas kolekton de scienca scio kaj praktiko.

kime ‘kemiaĵo’ → kimia ‘kemio’
filsofe ‘filozofii’ → filsofia ‘filozofio loje ‘studi kaj rezoni sisteme’ → lojia ‘sistema studo kaj rezono, logiko’
biolojia ‘biologio’
geolojia ‘geologio’

-ian

La sufikso -ian esprimas ‘anon de iu komunumo’, ekzemple de lando, urbo aŭ klubo.

Italia ‘Italio’ → italian ‘italiano’
Rusia ‘Rusio’ → rusian ‘rusiano’
Paris ‘Parizo’ → parisian ‘parizano’
kristia ‘kristanaro’ → kristian ‘kristano’

-ifa

La sufikso -ifa signifas ‘igi’.

kompli ‘malsimpla, kompleksa’ → komplifa ‘malsimpligi’, kompleksigi
longi ‘longa’ → longifa ‘longigi’
un ‘unu’ → unifa ‘unuigi’

-ik ~ -tik

La sufikso -ik signifas ion, kiu estas difinita de aĵo aŭ eco, kiu estas indikita de la radiko. Estas du formoj de tiu sufikso. La formo -ik estas uzata kiam la radiko finiĝas per konsonanto aŭ -e.

un ‘unu’ → uniki ‘sola’

La formo -tiki estas uzata kiam la radiko finiĝas per vokalo.

-ion ~ -tion

La sufikso -(t)ion signifas ‘adon’. Estas du formoj de tiu sufikso. La formo -ion estas uzata kiam la radiko finiĝas per konsonanto aŭ -e.

dite ‘diri’ → dition ‘dirado’

La formo -tion estas uzata kiam la radiko finiĝas per iu alia vokalo ol -e.

rota ‘rado, turniĝi kiel rado’ → rotation ‘turniĝado, rotacio’

-isme ~ -tisme

La sufikso -(t)isme signifas manieron de pensi pri la mondo aŭ manieron de vivi en la mondo.

alkol ‘alkoholo’ → alkolisme ‘alkoholismo’
dee ‘dio’ → deisme ‘teismo, diismo’
ative ‘agema, aktiva’ → ativisme ‘aktivismo’

-iste ~ -tiste

La sufikso -iste signifas personon, kiun kutime kondutas aŭ pensas en certa maniero aŭ kiu sekvas certan konceptadon de la mondo.

alkol ‘alkoholo’ → alkoliste ‘alkoholismulo’
dee ‘dio’ → deiste ‘teisto, diisto’

-ita ~ -ta

La sufikso -(i)ta esprimas ‘abstraktan staton aŭ econ’.

nove ‘nova’ → novita ‘noveco’
un ‘unu’ unita ‘unueco’

-ium ~ -um

La sufikso -ium signifas ‘kemian elementon’.

kali ‘alkala’ → kalium ‘kalio’
Kuri ‘Kurio’ → kurium ‘kuriumo’
Einsteineinsteinium ‘ejnŝtejnio’

-ive ~ -tive

La sufikso -ive-tive signifas personon, kiu emas fari kiel la radiko diras. Estas du formoj de tiu sufikso. La formo -ive estas uzata kiam la radiko finiĝas per konsonanto aŭ -e.

ate ‘agi’ → ative ‘agema, aktiva’
exploze ‘aksplodi’ → explozive ‘eksplodema’

La formo -tive estas uzata kiam la radiko finiĝas per iu alia vokalo ol -e.

basha ‘lingvo, sistemo de komunikado’ → bashative ‘lingva, komunikada’

-iza

La sufikso -iza signifas ‘provizi per la aĵo de la radiko’.

aure ‘oro’ → auriza ‘ori aŭ origi’
makin ‘maŝino’ → makiniza ‘mekanizi, provizi per maŝinoj’

-krate

La sufikso -krate means ‘to rule, govern’.

dem ‘popolo’ → demokratia ‘demokratio, popola reĝimo’
tekne ‘technology’ → teknokratia ‘teknokratio, teknika reĝimo’
media ‘amasinformilo’ → mediakratia ‘amasinformila reĝimo’

-metre

La sufikso (o)metre signifas ‘mezuro’.

terme ‘varmeco’ → termometrer ‘termometro’
sim- ‘sama’ → simmetria ‘sammezureco, simetrio’

-nomia

La sufikso -nomia signifas ‘aranĝado’.

astre ‘astro’ → astronomia ‘astronomio’
agre ‘terkulturi’ → agronomia ‘agronomio’

-n-

Sufikso de aktiva participo. Oni metas ĝin post kompleta verbo, do la finaĵoj -a kaj -u estas konservitaj.

yama ‘manĝi’ → yamani ‘manĝanta’
viza ‘vidi’ → vizani ‘vidanta’

La sama sufikso funkcias ankaŭ kiel kaŭza verba sufikso, kiu esprimas, ke iu estigas, ke iu faru la agon.

sava ‘scii’ → savana ‘sciigi, estigi ke iu sciu’
yama ‘manĝi’ → yamana ‘manĝigi, estigi ke iu manĝu’

-t-

Sufikso de pasiva participo. Oni metas ĝin post kompleta verbo, do la finaĵo -a estas konservita.

sava ‘scii’ → savati ‘sciita’

La sama sufikso funkcias ankaŭ kiel kaŭza verba sufikso, kiu esprimas, ke iu estigas, ke la ago estu farata al io.

sava ‘scii’ → savata ‘sciigi (ion)’
yama ‘manĝi’ → yamata ‘manĝigi, estigi ke io estu manĝata’

-ul ~ -kul

La sufikso -(k)ul signifas ‘koncentraĵon de io’.

kume ‘altaĵo’ → kumul ‘altaĵeto’
node ‘nodo’ → nodul ‘nodeto’
mira ‘miri’ → mirakul ‘mirindaĵo, miraklo’

-ur ~ -tur

La sufikso -(t)ur signifas rezulton de ago.

kulta ‘kulturi’ → kultur ‘kulturo’
mixa ‘miksi’ → mixur ‘miksaĵo, miksturo’

Kemiaj afiksoj

-al ‘aldehido’:
metanal ‘formaldehido, metanalo’

-an ‘alkana grupo’:
metil ‘metilo’ → metan ‘methano’

-at ‘salo aŭ estero’:
sulfe ‘sulfuro’ → sulfat ‘sulfato’

-en ‘alkena grupo’:
meten ‘meteno’

-il ‘alkila grupo’:
bute ‘butero’ → butil ‘butilo’
metan ‘metano’ → metil ‘metilo’

-in ‘alkina grupo’:
metin ‘metino’

-it ‘salo aŭ estero’:
sulfe ‘sulfuro’ → sulfit ‘sulfito’

-ol ‘alkohola kombinaĵo’:
etan ‘etano’ → etanol ‘etanolo’

-on ‘ketona grupo’:
propan ‘propano’ → propanon ‘propanono’

-os ‘sukero’:
frut ‘frukto’ → frutos ‘fruktozo’
malte ‘malto’ → maltos ‘maltozo’